La unua eldono de tiu ĉi Esperanta traduko aperis en la jaro 1967 en Moskvo, farita de la Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj, en la kadro de la Unio de sovetaj societoj de amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksteraj landoj. Ĝi estis 108-paĝa vinktita broŝuro en formato de 14,5 19,7 cm kun maldika helbruna kovrilo. Tiu eldono estas delonge elĉerpita kaj havebla, se entute, nur brokante. Majakovskij verkis ĝin en la jaro 1927 honore al la 10-jariĝo de la Oktobra Revolucio. Konstantin Gusev Esperantigis ĝin en 1967 okaze de la 50-jariĝo, kaj MAS reaperigas ĝin en 2017 okaze de la 100-jariĝo de la Oktobra Revolucio. |